Grupo Liberecana Memoro Valadolido. (En Esperanto)
Tradukis: SATeH http://www.nodo50.org/esperanto/
Jueves 19 de marzo de 2009
Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj, grupo de kompanoj de la sindikato CGT, babilante, demandis nin: kion ni konas pri la liberecana movado en la Valadolido antaŭa al la jaro 36, dummilite, postmilite kaj dum la transiro post la diktaturo?
Post iom da tempo interŝanĝante informojn, ni rimarkis ke niaj konoj estis malmultaj. Ni ne povis daŭrigi tiamaniere. Kiel ni povus konstrui la nuntempon, se ni ne konis la estinton? Ni ekmarŝis. Aliaj kompanoj kuniĝis al ni, kaj ĉiuj kune ekrevivigis la fajrerojn de la flamo de la revolucio.
Estante ĉiuj laboristoj, ni ŝanĝis niajn laborilojn per krajono kaj papero. Ni konsultadis aliajn asociojn, ni akiris bibliografian materialon. Ni kontaktis aliajn esploristojn, ĵetis rigardojn al arkivoj… Nia surprizo kreskis tagon post tago: aperis la figuro de Valeriano Orobón; la deklaro de la liberecana komunismo en Aguilar de Campos; raciistaj instruistoj en Valadolido; liberecana gazetaro en tiu ĉi urbo; Leopoldo García, numero 58 de la Liberecana Junularo de Valadolido, ankoraŭ vivanta; (…)
Malgraŭ la magra ekzistanta informaro kaj niaj limiĝoj, kun varia elano, sed sen timiĝoj, ni ekprilaboris niajn eltrovojn: dosiero kun nomoj, konferencoj, disvastigo de la trovita materialo, ktp.
Kvankam la akcepto inter la kompanoj kaj la valadolida socio ne estis tiu kiun ni esperis, la semo estis plantita. Kaj aperis la sekva demando: kiel agas aliaj grupoj de la konfederacia teritorio por malimpliki tiun ĉi volvaĵon de la historia memoro?
Senplie, kun pli da kuraĝo ol da scioj, ni aliris la komisionon de liberecana memoro, kaj ni decidis partopreni, malgraŭ la ideologiaj diferencoj, la valadolidan platformon por leĝo por digna kaj justa memoro. La fajrero de la flamo komencis aperigi varmeton inter la anoj de la grupo.
En nia vojo ni trovis ĉion ajn: ian manipuladon, profitemon, partiecon, balotcelojn, kaŝemon, timon, arkivan burokration, merkatismon, neglektemon fare de la ĝenerala socio (merĝita en siaj problemoj), frankistajn strukturojn ankoraŭ funkciantajn, la dekstron, la eklezion kaj finfine la leĝon socialistan por historia memoro aprobitan kun aprobo de grava sektoro de la maldekstro.
Ni deziras, kiom eble, kaj el nia vidpunkto, eĉ se kun eraroj, ke oni faru socian kaj historian justecon rilate al la personoj kiuj luktis, suferis kaj mortis pro la valoroj de libereco, justeco, egaleco kaj solidareco, kaj ke nia laboro taŭgu por ke la legantoj, el la kono de la historio ne oficiala, havu sintenon pripensan kaj kritikan rilate al la historiaj okazintaĵoj kaj la sociaj luktoj de niaj prauloj.
Sano kaj Digno